Freiberger Mulde
|
Proksime al Freiberg la rivero havas ankoraŭ tre modestan grandecon
|
rivero
|
Bazaj informoj
|
Longeco
|
124 km
|
Akvokolekta areo
|
2 981 km²
|
Averaĝa trafluo
|
35,3 m³/s
|
Fluo
|
- Alteco super marnivelo
|
855 m
|
Enfluejo
|
Mulde
|
- Alteco
|
132,4 m
|
Geografio
|
Alfluantoj
|
Chemnitzbach Helbigsdorfer Bach Gimmlitz Münzbach Kleinwaltersdorfer Bach Bobritzsch Striegis Zschopau
|
|
Rivero en Germanio
|
|
La malgranda rivero Freiberger Mulde - prononco [FRAJberga MULde] - estas la orienta fontorivero de Mulde (la dua, okcidenta estas Zwickauer Mulde). Ĝi havas sian nomon de la tradicia minista urbo Freiberg en Saksio.
La fonto de Freiberger Mulde situas en Ĉeĥio sur la ĉefa kresto de la oriento de Ercmontaro, 2 km sudoriente de la vilaĝo Moldava, kie ĝi nomiĝas Moldavský potok (jen ĉeĥe, germane Moldauer Bach, Moldava rojo), en alteco de 855 metroj super la maro, inter la montetoj Sklařský vrch (same ĉeĥe, germane Glaser-Berg) kaj Oldřišský vrch (germane Walter-Berg). La fonto troviĝas en distanco de nur 2,5 km disde la fonto de la rivereto Wilde Weißeritz kaj nur 1 km for de la fontotereno de Flöha.
Fluante en okcidenta direkto Freiberger Mulde (ankoraŭ en grandeco de rojo) atingas la vilaĝojn Holzhau (600 m s.m.) kaj Rechenberg-Bienenmühle (545 m). Ĝia valo enprofundiĝis proksimume 150-200 m kompare kun la ĉirkaŭantaj altaĵoj.
Pli kaj pli ĝi turniĝas unue je nordokcidenta, poste preskaŭ je norda direkto. En Mulda enfluas de maldekstre la rojoj Chemnitzbach kaj Helbigsdorfer Bach, en Lichtenberg de dekstre Gimmlitz. la rivereto fluas tra valo ĉiam pli krute enprofundigita. Inter Freiberg kaj Halsbrücke ĝi ankoraŭ situas preskaŭ 100 metrojn pli profunda ol la tiea altebenaĵo. La rivero atingas la pejzaĝon de la malnova minado, kies trajtojn markas multaj teknikaj kaj kulturaj monumentoj. La valaj deklivoj preskaŭ komplete estas kovritaj per arbaroj.
Geologoj supozas, ke en praaj tempoj la valo de la rivereto estis antaŭulo de la hodiaŭa rivero Elbo.