Estante filo de korporalo li edziĝis en 1748[2] kaj ricevis sekve burĝajn privilegiojn de Salcburgo. Nupta atestanto estis la pentristo Peter Paul Perwanger, kiu verŝajne estis lia instruisto. König ĉefe kreadis por la arkiabatejo Sankta Petro, kiu tiam havis multajn ŝanĝojn sub la modernigema regado de abato Beda Seeauer. König versimile kreis la plafonajn freskojn de la konventa kirko: sed eble li nur komisiis la kolegon Johann Weiß, kvankam oficiale en la aktoj aperas la nomo König.[3] Por li laboris ankaŭ Benedikt Werkstätter.
Krom freskojn kaj altarbildojn faris li ankaŭ portretojn kaj pejzaĝpentraĵojn. Li ĝuis trejniĝon fare de anoj de la skolo de Venecio: König sendube estas la plej grava reprezentanto de la rokoka epoko inter la pentristaro de Salcburgio.[4]
freskoj kupolaj/plafonaj por la salcburga Petro-kirko, 1758–1763
farbado pentra de la benediktana konventa biblioteko, 1769
freskoj kaj bildoj ĉe la flankaj altaroj de Mikaelo-kirko
ĉefaltara bildo en la kirko de Untereching (kvartalo de Sankt Georgen), 1774
ĉefaltara bildo Himmelfahrt Mariens, konventa kirko de Laufen (Salzach), ĉ. 1775
Literaturo
F. Martin: "König, Franz Xaver" - ĉe Hans Vollmer (eld.): Allgemeines Lexikon der Bildenden Künstler von der Antike bis zur Gegenwart, volumo 21, E. A. Seemann, Leipzig 1927, p. 147