Franz ULLRICH [franc ULriĥ] (naskiĝis la 22-an de januaro 1897 en Bürgstein, nun Sloup v Čechách; mortis la 19-an de majo 1935 en la sama loko en Ĉeĥoslovakio[1]), germana poŝtoficisto[2], esperantisto de 1920. Gvidis multajn kursojn. Longjara sekretario kaj estro de Nordbohema Esperanto-Distrikto. Kunlaboris al diversaj gazetoj. Aŭtoro de la libro Skizoj el Esperantujo, 1934.
Referencoj