František Jaromír RUBEŠ (naskiĝis la 16-an de januaro 1814 en Čížkov - mortis la 10-an de aŭgusto 1853 en Skuteč) estis ĉeha poeto kaj verkisto.
Verkisto de patriotismaj poemoj kaj bonhumoraj rakontoj.
Verkoj
- Deklamovánky a písně (Deklamaĵoj kaj kantoj, 1837-1847)
- Pan amanuensis na venku aneb Putování za novelou (Sinjoro sekretario en la kamparo aŭ Migrado pro novelo, 1842)
- Harfenice. Obrázky ze života. (Harpistino. Bildoj el la vivo. 1844)
- Povídky, obrazy ze života, národní pověsti a báchorky (Rakontoj, bildoj el la vivo, naciaj mitoj kaj fabeloj, 1847)