František Kaván (10-a de septembro 1866 Víchovská Lhota ĉe Jilemnice – 16-a de decembro 1941 Libuň estis signifa ĉeĥa pentristo-pejzaĝisto, poeto kaj tradukisto el la rusa. Li studis en praga Akademio en pejzaĝista ateliero ĉe Julius Mařák. En la jaro 1900 li akiris diplomon kaj oran medalon en Universala Ekspozicio en Parizo pro bildo Podmrak, kiun li kreis en la jaro 1894 en sia naskovilaĝo.