Frankie Goes to Hollywood estis brita rokmuzika grupo. Ĝi estiĝis en la jaro 1980 en Liverpool. Ties kreanto estis Holly Johnson - vokalisto antaŭe ligita kun grupo Big In Japan. Li estis ankaŭ konata el kelkaj malgrandaj roloj en prezento de londonaj teatroj.