Francisco García AYUSO (naskiĝinta en Valverde del Majano en 1835, mortinta en Madrido en majo 1897) estis hispana orientalisto.
Vivo
Post fino de teologiaj studoj li ekinteresiĝis je filologio. Por lerni la araban li vivis certan tempon en Maroko kaj venis en 1868 al Munkeno por studi orientalistikon. En 1876 li troviĝis en Vieno. En Madrido li fondis lingvoakademion (Academia de lenguas) kun la celo interesigi la hispanojn pri fremdaj kulturoj. Universitatdeĵoranto li estis ekde 1894. Ekster araban gramatikon, vojaĝpriskribojn, multajn tradukojn el la sanskrito kaj la germana lingvo li publikigis »Estudio de la filologia« (1871); »Los pueblos Iranios y Zoroastro« (1874); »Iran« (1876); »Ensayo critico de gramática comparada« (1877–79); »Estudio comparado sobre origen y formación de las lenguas neo-sanscritas y neo-latinas« (1894).
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 2. Leipzig 1905, p. 209 (interrete)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi ( menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |