Francis CABREL (naskiĝis la 23-an de novembro1953 (nun 1953-11-23) (71‑jara) en Agen, Francio). Li estas franca kantisto kaj kantaŭtoro. Li estas unu el la plej famaj franclingvaj kantistoj el la tri lastaj jardekoj.
Li donis koncerton en diversaj regionaj lingvoj de Francio kiel esprimo de rezisto kontraŭ la kultura normigo, ĉar li opinias ke la regionaj lingvoj en Francio estas viktimoj de kultura genocido[1].
Cabrel loĝas en Astaffort (apud Agen) estas edziĝinta kun Mariette kaj estas la patro de du filinoj, Manon kaj Aurélie.
Biografio
Diskreta kantisto, Francis Cabrel protektas sian privatan vivon. Ekde sia naskiĝo, li loĝas en Astaffort, eta vilaĝo de la Departemento Lot-et-Garonne kies komunuma konsilisto li estis de 1989 ĝis 2004.
En Astaffort, li ankaŭ kreis la asocion La voix du sud (La voĉo el la sudo) por helpi kaj disvolvi junajn franclingvajn gekantistojn.