Li ekkarieris kiel helpojuĝisto en Škofja Loka, Radovljica, Litija kaj Brdo. En 1895 li translokiĝis al Idrija por du jaroj, kaj revenis al Ljubljana poste. En 1900 li iĝis administranto de la Provinca Teatro (nuna Slovenia Nacia Opera kaj Baleta Teatro) en Ljubljana, kaj poste laboris kiel juĝisto kaj sociala laboristo en la junularjustica sistemo ekde 1902 antaŭen.
Milčinski verkis tekstojn de humoro, satiro, porjunula literaturo kaj teatro. Liaj unuaj humoraĵoj estis publikigitaj en kolektoj Igračke (1909) kaj Muhoborci (1912). En tiuj verkoj li primokis la slovenan burĝetaro kaj la burokrataron, kun la politikaj kaj kulturaj situacioj en kiuj li mem vivis. Liaj libroj Tolovaj Mataj kaj Ptički brez gnezda estis publikigitaj en 1917, kaj Gospodična Mici en 1930 en kiu li rimarkis miskondutojn en familia edukado, kaj avertas pri infanabandono.
Intermilite li publikigis humorajn kaj satirajn verkojn sub pseŭdonimo Fridolin Žolna. Multaj el liaj rakontoj estis publikigitaj postmorte en la ĉiumonata gazeto Žika, la porjunula Naš rod, en la novelaro Tolovaj Mataj, en Zgodbe skavta Petra, Humoreske in groteske ktp.
Lia satira rakonto kiu estas tradukita en esperanto Mortanoncoj (Parte), el “Humoreske in groteske” aperis in 1935, kaj en esperanto tradukiĝis en 1957 en Ljubljano fare de esperantisto Drago Kralj en kolektiva kolekto Tri satiroj kun verkoj el Branko Ĉopiĉ kaj Radoje Domanoviĉ.
Verkoj
Igračke (1909)
Muhoborci (1912)
Mladih zanikrnežev lastni životopisi (1912)
Ptički brez gnezda (1917)
Gospod Fridolin Žolna in njegova družina (1923)
Dvanajst kratkočasnih zgodbic (1924)
Tokraj in onkraj Sotle in tam preko (1925)
Gospodična Mici (1930)
Butalci (1949)
Skavt Peter in dobra volja (1960)
Pravljice (1911)
Tolovaj Mataj in druge slovenske pravljice (1917)
Zgodbe kraljeviča Marka (1923)
Kratkočasna igra o prostoru za Prešernov spomenik (1904/1905)