En tiu loko Stefano la 1-a (Hungario) konstruis romanikanrotondon. Post invado de la tataroj en la 1260-aj jaroj oni konstruis ankaŭ fortikaĵon, kies parto estis la pli frue konstruita episkopapalaco. En la 16-a jarcento la muroj estis fortigitaj. En 1552 la turkoj ne povis okupi la fortikaĵon pro heroeco de la defendantoj. Baldaŭe en 1596 la turkoj sukcese sieĝis la fortikaĵon, fine la Habsburgoj reokupis ĝin en 1687. Diversaj partoj de la fortikaĵo estis detruita en 1701. En la 19-a jarcento pro konstruado de fervoja linio denove partoj de la fortikaĵo malaperis. Spite tion, oni komencis ankaŭ rekonstruojn kaj nuntempe diversaj muzeoj estas videblaj en la fortikaĵo.