La Fondation Louis-Vuitton, komencita en 2006, estas arta muzeo kaj kultura centro sponsorita de la grupo LVMH kaj ĝiaj filioj. Ĝi funkcias kiel laŭleĝe aparta, senprofita ento kiel parto de la promocio de LVMH pri arto kaj kulturo.
La artmuzeo malfermiĝis en oktobro 2014. La konstruaĵo estis projektita de la arkitekto Frank Gehry, kaj estas najbara al la Ĝardeno de alklimatiĝo en la Bosko de Bulonjo de la 16-a arondismento de Parizo.
Pli ol 1 400 000 homoj vizitis la Fondation Louis-Vuitton en 2017.
Eksteraj ligiloj