|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Florida
|
Florida aŭ Florida Este estas argentina urbo en la distrikto Vicente López, en la norda areo de Granda Bonaero, provinco Bonaero. Ĝi limas la urbon Vicente López en la oriento, Olivos en la nordo, la Tutamerikan Ŝoseon en la okcidento kaj la urbon Bonaero en la sudo.
Florida havas areon de 4,83 km² kaj populacion de 48 158 loĝantoj, kio igas ĝin la dua plej loĝata urbo en Vicente López post Olivos. Ĝi estas mezklasa loĝkvartalo. Administre la distrikto Vicente López estis deklarita urbo en 1939, do Florida konsistigas kvartalon por katastraj celoj.
Vidu ankaŭ