La fleksebla pino (Pinus flexilis) estas malrapide kreskanta pingloarbo, kiu hejmiĝas en montaroj de la okcidento de Nordameriko. Ĝi nur malofte fariĝas pli alta ol 20 metroj kaj ĝia maksimuma aĝo estas ĉ. 400 jaroj.
Priskribo
La fleksebla pino estas 20 ĝis 35 metro alta arbo kun maldensa krono kaj malprofunda radikaro. La trunko atingas diametron de 100 ĝis 120 cm kaj havas 2,5 ĝis 5 cm dikan ritidomon. Libere kreskante la trunko restas malalta. Ofte la specio kreskas plurtrunke kaj nerekte, ĉe arbarlimo la specio kreskas arbuste.[1] La branĉoj staras vertikale kaj arke supren. Junaj branĉoj estas flave verdaj, kalvaj kaj kovrataj de mallongaj brunaj haroj. Poste ili iĝas helgrize kaj ili restas flekseblaj.
La fleksebla pino estas monoika. La masklaj strobiloj iĝas ĉ. 1 cm longaj kaj estas ruĝecaj. La inaj floraroj estas oblongaj- ovformaj, kaj staras vertikale en grupoj de tri ĝis kvar. La preskaŭ sidantaj floraroj estas brile helbrunaj kaj kovrataj de rezino.[1]Strobilo longas 7 ĝis 15 cm kaj larĝas 4 ĝis 6 cm. La durŝelaj semoj longas 8 ĝis 12 mm kaj larĝas 7 ĝis 8 mm. Ili havas 2 mm larĝan flugorlon. La semoj maturiĝas en la dua jaro. La arbo floras en junio kaj julio. La semoj maturiĝas en aŭgusto kaj septembro.
La planto bone kreskas sur sekaj, nutraĵmalriĉaj, malprofundaj ĝis mezprofundaj kreskejoj. [3] Ĝi ofte kreskas en deklivoj en alteco de 1000 ĝis 3700 metroj[1].
Ekologio
La fleksebla pino ofte kreskas kune kun Menzies-pseŭdocugo, abioj kaj piceoj. Ĝi estas atakata de la fungo Cronartium ribicola kiel la aliaj kvinpinglaj pinoj. [3]
Sistematiko
La fleksebla pino apartenas al la subgenro strobus kaj tie al la sekcio quinquefoliae.[4] En ĝiaj limregionoj la planto hibridiĝas kun Pinus strobiformis.[2]
La kultivaro 'Firmament’ havas pli mallongajn pinglojn kaj pli grizbluajn pinglojn ol la cetero de la specio.
Uzado
La ligno estas ekonomie senvalora, sed la planto havas ian ornamvoloron. Ĝi atingis en 1861 Mezeŭropon, kie ĝi estas vintrorezista. La semoj similas al cembro kaj same havas manĝeblajn kaj bongustajn semojn.
Literaturo
Hecker, U. :Bäume und Sträucher. BLV Handbuch. BLV Buchverlag. München. 2006. ISBN=3-8354-0021-5. Paĝo 82.