SultanoFiroz Ŝah Tughlak aŭ Firuz Shah Tughlaq (1309 – 20a de septembro 1388) estis tjurkaislama reganto de la Tughlaka Dinastio, kiu regis super la Delhia Sultanlando el 1351 ĝis 1388.[1][2] Lia patro estis Rajab (juna frato de Ghazi Malik) kiu havis la titolon Sipahsalar. Li sukcedis sian kuzon Muhammad bin Tughlak post lia morto en Thatta en Sindo, kien Muhammad bin Tughlak estis irinta persekute de Taghi, nome la reganto de Guĝarato. Por la unua fojo en la historio de la Delhia Sultanlando, okazis situacio en kiu neniu estis preta ricevi la povon. Ege malfacile, la militsekvantoj konvinkis Firuz akcepti tiun respondecon. Fakte, Ĥŭaja Jahan, nome ŭazir de Muhammad bin Tughlak metis knabon surtrone postulante, ke li estas la filo de Muhammad bin Tughlak,[3] kiu rezigne kapitulacis tuj poste. Pro tiu etenda maltrankvilo, lia regado estis multe pli malgranda ol tiu de Muhammad. Tughlak estis premita de ribeloj por agnoski praktikan sendependecon al Bengalio kaj al aliaj provincoj.