Ferecido estis konata kiel la unua greko verkanta prozon, pri la naskiĝo de la dioj kaj la kreo de la universo. Krome li kredis je la senmorteco de la animo. Li estas konata kiel unua verkisto kiu komunikis filozofajn meditojn en prozo.
Ferecido estis aŭtoro de kosmogonio, derivita el la tri diecaj principoj, Zas (Zeŭso),[1]Ĥtonia (Tero)[2] kaj Ĥrono (Tempo), konata kiel "Pentemiĥos" (Πεντέμυχος, "de kvin truoj", foje oni donas ankaŭ la alternativan titolon "Heptamiĥos", "sep truoj"). Ĝi formis ponton inter la mita pensaro de Heziodo kaj antaŭsokratajfilozofoj.
Lia verko perdiĝis, sed ĝi survivis en la Helenisma Epoko kaj oni konas parton de ties enhavo nerekte.
Referencoj
↑"Doric and Attic-Ionic forms with α (of doubtful origin), nom. Ζάν [...] nom. Ζάς Pherecyd.Syr.1, 2 (Ζής ap.Hdn.Gr. l.c.[2.911]), "Ζάς Ζαντός" Choerob. in Theod.1.116; Δάν (q. v.); Τάν Head Hist.Num.2469 (Crete)" Ζεύς – Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon
↑"Ionic ἡ χθονίη, an earlier name of Γῆ [Pherecyd.Syr.1, cf. Dam.Pr.124bis]" χθόνιος – Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon
Bibliografio
Hermann S. Schibli, (1990), Pherekydes of Syros. Oxford University Press. ISBN 0-19-814383-4