Federacia Rezervbanko de San Francisco

Federacia Rezervbanko de San Francisco
Federal Reserve Bank (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 18-a de majo 1914 vd
Geografia situo 37° 47′ 36″ N, 122° 23′ 45″ U (mapo)37.7933-122.3959Koordinatoj: 37° 47′ 36″ N, 122° 23′ 45″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo San-Francisko
Federacia Rezervbanko de San Francisco (Kalifornio)
Federacia Rezervbanko de San Francisco (Kalifornio)
DEC
Map
Federacia Rezervbanko de San Francisco
Retejo Oficiala retejo
vdr
La fasado de la malnova Federacia Rezervbanko de San Francisco, ĉe Sansome Street.

La Federacia Rezervbanko de San Francisco (angle Federal Reserve Bank of San Francisco) estas la federacia banko por la 12-a distrikto de Usono. La 12-a distrikto konsistas el naŭ okcidentaj ŝtatoj (Alasko, Arizono, Kalifornio, Havajo, Idaho, Nevado, Oregono, Utaho, Vaŝingtonio) kaj krome el Usona Samoo kaj Nord-Marianoj. La Federacia Rezervbanko de San Francisco disponas branĉoficejojn en Los-Anĝeleso, Portlando, Sallagurbo kaj Seattle. Ĝi cetere havas moncentron en Fenikso.

La 12-a distrikto, la plej granda de Usono, kovras proksimume 36% el la tuta areo de la lando. La nuna prezidentino, nomumita en 2018, estas Mary C. Daly. La Federacia Rezervbanko de San Francisco havas unu el la plej granda kolekto de usona monbiletoj, kiu estas ekspoziciata en la American Currency Exhibit.

Eksteraj ligiloj