Lia edzino estas Musafere Sejdiu, kun kiu ili havas filojn. Li parolas albane, serbe, france kaj angle.
Politikisto
Li estis ekde 1989 proksima kunlaboranto de Ibrahim Rugova, organizanto de la Kosova Demokrata Komunumo kaj ties ĉefsekreterio. Li partoprenis en organizado de la neleĝaj kosovaj balotoj en la 1990-aj jaroj kaj verkado de la konstitucio de la jam UNo-protektorato.
Oni elektis lin la 10-an de februaro 2006 al nova prezdiento de Kosovo kiel posteulo de Ibrahim Rugova.
Li abdikis la 9-an de januaro 2008 por kandidatiĝi por la samtaga parlamenta prezidento-elekto. La kosova parlamento elektis lin triafoje al prezidento de Kosovo, kontraŭ al alia kandidato, Naim Maloku.