Evangelio laŭ Jakobo

Evangelio laŭ Jakobo
Apokrifoj de la Nova Testamento
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo kojnea greka lingvo
Eldonado
Ĝenro evangelio pri la infanaĝo
vdr

Evangelio laŭ JakoboProtoevangelo laŭ Jakobo – konita ankaŭ kiel Evangelio pri Infanaĝo laŭ Jakobo aŭ kiel Evangelio de Jakobo – estas unu el la greklingvaj evangelioj, kompilita eble ĉirkaŭ 14-170. Ĝi plilarĝigas la rakontojn pri la infanaĝo de Jesuo jam ĉeestaj en la Evangelio laŭ Mateo kaj en la Evangelio laŭ Luko, ĝis prezentado de la naskiĝo de la Maria patrino de Jesuo, kaj fine ĝi prilaboras la kanonajn rakontojn pri la naskiĝo de Jesuo. Temas pri la plej antikva fonto kiu subtenas la virgecon de Maria ne nur antaŭ, sed ankaŭ dum kaj post la naskiĝo de Jesuo.[1]

Spite de ĝia apokrifeco, do neinkluziveco en la biblia kanono, la kristana tradicio akceptis iujn ĝiajn enhavojn, aparte rilate la vivon de Maria kaj de ties gepatroj Sankta Anna kaj Sankta Joakimo. Tiuj personuloj, kun aliaj en la sama evangelio, aperas precipe en la kristana arto. Per la nomo Sankta Anna la katolika eklezio honoras la patrinon de Dipatrino (Virga Maria) ĉar la pri tiu nomo (kaj do pri patrino de Maria) ne estas mencio en la libroj de la Nova Testamento.

Kristo, Maria kaj Anna en pentraĵo de Caravaggio

Ĝi ŝuldas la nomon «Protoevangelio» al la granda humanisto Guillaume Postel en 16-a jarcento pro ĝia kronologia antaŭeco de la elpensitaj eventoj fronte al la eventoj rakontitaj en la kanonaj evangelioj[2]

La teksto sin prezentas kiel verko de Jakobo en Jerusalemo (24,1), tiun ĉi epitetante Jakobo la Justulo «frato de la Sinjoro», mortinta en 62. Fakuloj tamen akordas taksi la atribuon pseŭdoepigrafa: stilo kaj lingvaĵo de la teksto kaj manko de scio pri la religiaj kaj civilaj moroj de hebreoj igas neebla la patrecon de Jakobo, kiun posta tradicio [3] priskribas kiel aŭtoron fervoran juddevenan kristanon. Krome, la fakto de la uzado kiel fontoj de la evangelio laŭ Mateo (el kiu eltiras la rakonton pri la masakro de la Senpekuloj kaj de tiu laŭ Luko (el kiu reprenas la naskiĝon de Johano la Baptisto el Sankta Elizabeto, ambaŭ kompilitaj post la morto de Jakobo, igas neebla la kompiladon mane de Jakobo.

La verko estis kompilita meze de la 2-a jarcento. La unuan mencion pri la verko faras Origeno (185-254), kiu en la Komentario pri la Evangelo laŭ Mateo (eble de la jaroj 246-248), rilate la problemon de la gefratoj de Jesuo, memorigas pri Evangelio laŭ Petro kaj pri «libro de Petro»[4], En la dekreto Gelasia dekreto (datebla 492-496) estas listigita inter la apokrifaj verkoj.

Tri estas la precipaj fontoj de tiu teksto: la du evangelioj de Mateo kaj Luko, el kiu al aŭtoro inspiriĝas por rakonti pri la groto en kiu naskiĝintus Jesuo (pri kio parolas ankaŭ Justino Martiro, kaj la greklingva Septuaginto (la Malnova Testamento) el kiu la libro reellaboras tutajn ĉapitrojn.

Manuskripta tradicio

De tiu protoevangelio alvenis al nia epoko ĉirkaŭ 130 greklingvaj manuskriptoj, kiuj atestas la popularecon kaj vastiĝon kiujn la verko ĝuis en la orienta eklezio. La plej antikva fragmento reiriĝanta al la 3-a jarcento aŭ komence la 4-a, konserviĝas en la Bodmer Library de Ĝenevo (Papiruso Bodmer 5), kaj estis trovita en 1958. La plej granda parto de tiuj manuskriptoj datiĝas ĉirkaŭ la 10-a jarcento, nun en bibliotekoj de Venecio, Parizo, Vatikano, Milano kaj Bresda.

La protoevengelio krome estis tradukita al la siria, amhara, kopta, kartvela, paleo-slava, armena, araba, irlanda lingvoj. La manko de latinaj manuskriptoj montras ke akcepto en la latina Okcidento estis tepida kaj ĉiukaze malfrua.

Ĝenro

La evangelio de Jakobo apartenas al la ĝenro de tieldiritaj evangelioj de la infanaĝo. Ili abunde kaj senkaŭze entenas miraklecan karakteron, kiu kontrastas kun la sobreco de la kvar kanonaj, por ilustri detalojn rilatajn al la valoro antaŭ-ministeria vivo de Jesuo.

Tia literaturo ofte mankas de simplaj naturaj aŭ historiaj aŭ geografiaj elementoj, tial montrantaj sian nehistoriecon.

Fine neniu el tiuj verkoj aperas en la listoj de la kanonaj.

Ili estas, krom tiu de Jakobo, la Evangelio de infanaĝo laŭ Tomaso, Evangelio laŭ Pseŭdo-Mateo (bazita sur la du antaŭaj), kaj la tieldirita Araba evangelio de la infanaĝo. Ĉiuj de neantaŭ la 2-a jarcento.

Enhavo

Rakontoj pri Joakimo kaj Anna, fresko de Gaŭdenzio Ferrari, deigita kaj fiksita sur tolaĵo - 1544-45, Brera, Milano. Detalo de anunciacio al la gepatroj de Maria.

La 25 ĉapitroj (ege pli mallongaj de la homologaj kanonaj) povas esti dividitaj laŭenhave de tri partoj de po 8 ĉapitroj, plue la konkludo.

1-8: Naskiĝo de Maria kaj ŝia prezentiĝo al la Templo

  • 1. Suferiga sterileco de Joakimo, sacerdoto ĉe la Jerusalema templo
  • 2. Sufero de Anna, edzino de Joakimo
  • 3. Lamentado de Anna kun preĝo al la Sinjoro
  • 4. Anĝelo anoncas, aparte, al Anna kaj al Joakimo ke ilia preĝoj estis elaŭditaj
  • 5. Naskiĝo de la Virgulino Maria
  • 6. Dujaraĝa Maria estas prezentita al Templo
  • 7. Trijaraĝa estis konfidita al templo kiel oblatino
  • 8. Maria junuliĝas en la templo, "edukita kiel kolombo ricevante la nutron el la mano de anĝelo". Pri ŝi, dekdujaraĝa, la ĉefpastro enketas ĉe Dio pri la estonteco de Maria kaj ricevas ordonon kunvoki ĉiujn vidvojn el la Judujo. Mirakla signo indikas tiun al kiu ŝi estos la edzino.

9-16: Jozefo elektita kiel virgema edzo al Maria

  • 9. Vidvoj, inter kiuj Jozefo, sin prezentis al la templo kaj metis sian bastonon en la manojn de la sacerdoto. Tiu ĉi eniris la templon, ilin demetis, preĝis, foriris kaj ilin redonis al ĝiaj proprietuloj. Jozefo kaptis la lastan kaj el ĝi tuj eliris kolombo kiu kuŝis sur lia kapo. Tiam la ĉefsacerdoto diris al Jozefo: «Vi estas elektita gardi la virgulinon de la Sinjoro». Jozefo reagis dirante: «Mi havas filojn kaj jam maljunas dum ŝi estas juna. Ĉu mi fariĝos primoka celo inter la izraelidoj?»

Sed pro insisto de la ĉefsacerdoto Jozefo gardcele akceptas Marian kaj vespere ambaŭ venas al lia hejmo, sed Jozefo foriras por labori forhejme.

  • 10. Maria ekŝpinas teksaĵojn por la templo.
  • 11. Anunciacio de la anĝelo al Maria.
  • 12. Maria donacas al la sacerdoto ŝpinaĵojn, kaj vizitas la kuzinon Elizabeton. Tiam Maria 16-jaraĝas.
  • 13. Reveno de Jozefo, kiu trovas Marian graveda kaj ekdesperas taksante ŝin malfidela.
  • 14. Anĝelo anoncis, en sonĝo, al Jozefo ke la nova stato de Maria estas verko de la Sankta Spirito.
  • 15. Skribistino Anna malkovras la gravedon de Maria. La geedzoj estas kondukitaj antaŭ la ĉefsacerdoto kiu ilin akuzas pri malobservo de la promeso pri virgeco de Maria.
  • 16. Ĉefsacerdoto trinkigas la amaran akvon por malkovri la adulton.

17-24: naskiĝo de Jesuo

  • 17. Popolnombrada dekreto de la imperiestro Aŭgusto Cezaro, Jozefo foriras kun Maria.
  • 18. Ili haltas en groto ĉe Betlehemo. Jozefo iras serĉi akuŝistinon.
  • 19. Jozefo revenas al groto kun akuŝistino kiu estas inundita per granda lumo en la «luma nubo». La akuŝistino kredas je la virga naskiĝo.
  • 20. Dua akuŝistino, Salomeo, tamen, ne kredas kaj enmetas fingron en la vaginon de Maria por ties kontroli la virgecon, sed brulvundas sian manon. Ŝin, pentintan, sanas anĝelo.
  • 21. Alvenas la tri reĝoj portantaj siajn donacojn. (Kiel en Mateo 2,1.12).
  • 22. Herodo ordonas mortigi la infanojn (v. Masakro de la Senpekuloj en Mateo)
  • 23. Zeĥarja (patro de Johano la Baptisto), sekrete mortigita de Herodo.
  • 24. Voĉo en la templo anoncas al la sacerdotoj la mortigon de Zeĥarja
  • 25. Pseŭdografa konkludo de Jakobo.

Kritiko

Krom tio jam dirita tie kaj tie, aldonindas ke ege kontraŭas la historiojn kaj la hebreajn morojn la rakonto pri la infanaĝo de Maria pasinta ĉe la templo. Tiu «kolegio» aŭ «edukejo» estis certe por evidentigi la sanktecon de Maria, kiu tamen eblas ĉiukaze kaj ĉiukondiĉe. Tiu apartaĵo estas ricevita kaj ŝatata ĉe la ortodoksia eklezio: ĝi povus esti konsiderita kiel la ekvivalento de la katolika dormo de la Senmakula koncipiĝo.

La maljuneco de Jozefo kaj lia patroneco de diversaj gefiloj helpas certe savi la virgecon de Maria , eĉ post la naskiĝo de Jesuo: la fratoj de Jesuo, pri kiuj parolas novtestamentaj tekstoj, estus fakte filoj de la vidva Jozefo. Tiu solvo plaĉos al Origeno kaj al la tradicio de la ortodoksia eklezio dum ĉe la katolika eklezio plielstariĝis la opinio ke la fratoj de Jesuo estis, fakte, kuzoj: tiu interpreto baziĝas precipe sur la plursenco de la rilata hebrea-aramea vorto.

La maljuneco de Jozefo universe aperas en la kristana tradicia ikonografio, same kiel ankaŭ la bastono kiu kutime aperas florplena (tiel imitante la modelon de bastono de Moseo (Nombroj 7.17-24).

Ankaŭ la priskribo de la naskiĝo en groto aperis unuafoje en tiu protoevangelio. Fakte tion la kanonaj evangelioj ignoras. Eble temas pri imitado de modelo vaste konita en la mondo de la religioj parolantaj pri propraj herooj. Tiu groto ege bonŝancis en la ikonografio kaj en la kriparto. Tiu tradicio respeguligas ankaŭ en la betlehema Baziliko de la Naskiĝo, konstruigita de la imperiestro Konstanteno.

Ĉu tiu groto kontrastas kun la alia de la brutejo. Alia populara tradicio: palestina orografio prezentas nombrajn etajn grotojn kiuj estis ofte uzitaj kiel deponejo de nutroj kaj kiel brutejoj kaj foje pligrandigitaj kaj enprenitaj en hejmo. Tamen temas ĉiam pri devotaj fantaziaĵoj.

Notoj

  1. Luigi Gambero, Mary and the fathers of the church: the Blessed Virgin Mary in patristic thought, Ignatius Press, 1999, pp.35-41
  2. Ron Cameron, ed., The Other Gospels: Non-Canonical Gospel Texts (Philadelphia, PA: The Westminster Press 1982), pp. 107-121; citata en Kirby.
  3. Vidu Eŭsebion el Cezareo Prieklezia historio (Ἐκκλησιαστικῆς ἱστορίας, Volumo 1, ĉapitro 1 kaj 2.
  4. ĉap. 17 en

Bibliografio

  • Marcello Craveri. I vangeli apocrifi. Milano, Einaudi [1969], 2005. ISBN 978-88-06-17914-4
  • Luigi Moraldi, Apocrifi del Nuovo Testamento, Piemme, 1999.
  • Antonio Pinero, Gesù nei vangeli apocrifi, Bolonjo, EDB, 2010.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Read other articles:

Artikel ini sebatang kara, artinya tidak ada artikel lain yang memiliki pranala balik ke halaman ini.Bantulah menambah pranala ke artikel ini dari artikel yang berhubungan atau coba peralatan pencari pranala.Tag ini diberikan pada November 2022. Dalam artikel ini, nama keluarganya adalah Ng. Chantalle NgLahir17 Juni 1995 (umur 28)[1]SingaporeKebangsaanSingapuraPendidikanPresbyterian High SchoolAlmamaterNanyang Polytechnic Universitas Manajemen SingapuraPekerjaanAktrisTahun a...

 

Abjad Arab ا ب ت ث ج ح خ د ذ ر ز س ش ص ض ط ظ ع غ ف ق ك ل م ن ه و ي Sejarah Alih aksara Diakritik Hamzah Angka Bilangan lbs Harakat (Arab: حركات, translit: harakaatcode: ar is deprecated ), atau tashkīl, adalah tanda baca atau diakritik yang ditempatkan pada huruf Arab untuk memperjelas gerakan dan pengucapan huruf tersebut. Huruf-huruf dalam abjad Arab biasa hanya melambangkan konsonan tanpa vokal, sehingga harakat digunakan sebagai penjelas pengucapanny...

 

American politician Thomas J. JarvisUnited States Senatorfrom North CarolinaIn officeApril 19, 1894 – January 23, 1895Appointed byElias CarrPreceded byZebulon Baird VanceSucceeded byJeter C. Pritchard16th United States Minister to BrazilIn officeJuly 11, 1885 – November 19, 1888PresidentGrover ClevelandPreceded byThomas A. OsbornSucceeded byRobert Adams, Jr.44th Governor of North CarolinaIn officeFebruary 5, 1879 – January 21, 1885LieutenantJames L. Ro...

Amerisium(IV) fluorida Nama Nama IUPAC Amerisium(IV) fluorida Nama lain Amerisium tetrafluorida Penanda Nomor CAS 15947-41-8 3DMet {{{3DMet}}} Nomor EC PubChem CID 20504111 Nomor RTECS {{{value}}} Sifat Rumus kimia AmF4 Massa molar 318,99 g·mol−1 Penampilan Padatan sawo matang Kecuali dinyatakan lain, data di atas berlaku pada suhu dan tekanan standar (25 °C [77 °F], 100 kPa). Referensi Amerisium(IV) fluorida adalah sebuah senyawa anorganik dengan rumus AmF4. ...

 

Disambiguazione – Se stai cercando l'omonimo fiume, vedi Łeba (fiume). Questa voce sull'argomento centri abitati della Pomerania è solo un abbozzo. Contribuisci a migliorarla secondo le convenzioni di Wikipedia. Łebacomune Łeba – Veduta LocalizzazioneStato Polonia Voivodato Pomerania Distretto Lębork AmministrazioneSindacoHalina Aniela Klińska TerritorioCoordinate54°45′29.16″N 17°33′14.76″E / 54.7581°N 17.5541°E54.7581; 17.5541 (Łeb...

 

Tycho Ottesen BraheLahir(1546-12-14)14 Desember 1546Knutstorp Castle, Scania, Denmark, Denmark–NorwayMeninggal24 Oktober 1601(1601-10-24) (umur 54)Prague, Holy Roman EmpireKebangsaanDenmarkPendidikanPrivatPekerjaanBangsawan, astronomSuami/istriKirsten Barbara JørgensdatterAnak8Orang tuaOtte Brahe and Beate BilleTanda tangan Mauerquadrant (Tycho Brahe 1598) Tycho Brahe (14 Desember 1546 – 24 Oktober 1601) adalah seorang bangsawan Denmark yang terkenal sebagai astronom/...

Region of Slovakia Region in SlovakiaŽilina Region Žilinský krajRegionFrom the top to bottom-left; Sivý Vrch, Strečno Castle, Orava Castle, Žilina, Demänovská Cave of Liberty, Bytča, Čičmany, Tatras - Western Tatras FlagCoat of armsLocation of the Žilina Region in SlovakiaCountry SlovakiaCapitalŽilinaGovernment • BodyCounty Council of Žilina Region • GovernorErika Jurinová (OĽaNO)Area • Total6,808.58 km2 (2,628.81 sq mi)H...

 

Mas Tirtodarmo Haryono Informasi pribadiLahirMas Tirtodarmo Harjono20 Januari 1924Surabaya, Hindia BelandaMeninggal1 Oktober 1965 (umur 41)Lubang Buaya, Jakarta, IndonesiaSebab kematianGugur pada peristiwa G30S PKIPekerjaanTentaraPenghargaan sipil Pahlawan Revolusi - KPLB AnumertaKarier militerPihak IndonesiaDinas/cabang TNI Angkatan DaratMasa dinas1945—1965Pangkat Letnan Jenderal TNI (Anumerta)NRP14796Pangkat terakhirnya adalah Mayor Jenderal TNI, tetapi karena gugur dalam t...

 

Hall of fame for American motorsports personalities 29°11′8″N 81°4′10″W / 29.18556°N 81.06944°W / 29.18556; -81.06944 The Motorsports Hall of Fame of America (MSHFA) is hall of fame that honors motorsports competitors and contributors from the United States from all disciplines, with categories for Open Wheel, Stock Cars, Powerboats, Drag Racing, Motorcycles, Sports Cars, Aviation, At Large, Off-Road and Historic. Periodic recognition is given to specialty ...

Cet article possède des paronymes, voir Obélix et Obelisk. Pour les articles homonymes, voir obélisque (homonymie). L'obélisque de Louxor, place de la Concorde à Paris. Entrée du temple et ses obélisques. Un obélisque (nom masculin, du grec ancien ὀϐελίσκος / obelískos, « broche à rôtir »[1]) est un monument en forme de pyramide très élancé, utilisé notamment dans l'architecture sacrée de l'Égypte antique où cette pierre levée est généralement ...

 

2020年夏季奥林匹克运动会波兰代表團波兰国旗IOC編碼POLNOC波蘭奧林匹克委員會網站olimpijski.pl(英文)(波兰文)2020年夏季奥林匹克运动会(東京)2021年7月23日至8月8日(受2019冠状病毒病疫情影响推迟,但仍保留原定名称)運動員206參賽項目24个大项旗手开幕式:帕维尔·科热尼奥夫斯基(游泳)和马娅·沃什乔夫斯卡(自行车)[1]闭幕式:卡罗利娜·纳亚(皮划艇)&#...

 

نقش يصور جانبًا من المؤتمر عُدَّ مؤتمر سلام جزيرة ستاتن (بالإنجليزية: Staten Island Peace Conference)‏ مؤتمرًا دبلوماسيًا غير رسمي ومقتضب عُقد بين ممثلي التاج البريطاني والمستعمرات الثلاث عشرة في أمريكا الشمالية على أمل التوصل إلى نهاية سريعة للثورة الأمريكية الوليدة. وقد عُقد المؤتم�...

Japanese imperialist slogan popular during World War II Hakkō ichiuJapanese nameKanji八紘一宇KanaはっこういちうTranscriptionsRevised HepburnHakkō ichiu Hakkō iuJapanese nameKanaはっこういうKyūjitai八紘爲宇Shinjitai八紘為宇TranscriptionsRevised HepburnHakkō iu 10-sen Japanese banknote, illustrating the hakkō ichiu monument in Miyazaki, first issued in 1944 Hakkō ichiu (八紘一宇, eight crown cords, one roof, i.e. all the world under one roof) or hakkō iu (Sh...

 

Harvey Elliott Elliott saat memenangkan UEFA Super Cup bersama LiverpoolInformasi pribadiNama lengkap Harvey Daniel James Elliott[1]Tanggal lahir 4 April 2003 (umur 21)[2]Tempat lahir Chertsey,  Inggris[2]Tinggi 5 kaki 7 inci (1,70 m)[3]Posisi bermain WingerInformasi klubKlub saat ini LiverpoolNomor 19Karier junior Queens Park Rangers FulhamKarier senior*Tahun Tim Tampil (Gol)2018–2019 Fulham 2 (0)2019– Liverpool 27 (1)2020–2021 ...

 

مهاتما[1]  مهاتما غاندي (بالكجراتية: મોહનદાસ ગાંધી)‏    معلومات شخصية اسم الولادة (بالكجراتية: મોહનદાસ ગાંધી)‏  الميلاد 2 أكتوبر 1869(1869-10-02)[2]بوربندر[3][4] الوفاة 30 يناير 1948 (عن عمر ناهز 78 عاماً)نيودلهي، شرق البنجاب، اتحاد الهند سبب الوف...

Aviation museum in Houston, TexasLone Star Flight MuseumNew location of museum at Ellington FieldLocation within TexasLocationHouston, TexasCoordinates29°36′14″N 95°10′30″W / 29.603833°N 95.175082°W / 29.603833; -95.175082TypeAviation museumFounderRobert L. Waltrip[1]CEODouglas Owens[2]Websitelonestarflight.org Lone Star Flight Museum, December 2008, after damage from Hurricane Ike. Pictured here is a North American F-100D Super Sabre. The l...

 

يفتقر محتوى هذه المقالة إلى الاستشهاد بمصادر. فضلاً، ساهم في تطوير هذه المقالة من خلال إضافة مصادر موثوق بها. أي معلومات غير موثقة يمكن التشكيك بها وإزالتها. (ديسمبر 2018) يان كويساك - Ján Kuciak   معلومات شخصية الميلاد 17 مايو 1990(1990-05-17)ستيابنيك (سلوفاكيا)، سلوفاكيا الوفاة 25 فبراي...

 

Letak Oriental Region di Maroko Oriental Region merupakan sebuah region Maroko yang memiliki luas wilayah 82.900 km² dan populasi 1.918.094 jiwa (2004). Ibu kotanya ialah Oujda. Region ini berbatasan dengan Aljazair dan Spanyol (Mellila). lbsRegion di MarokoAsy-Syawiyah Wardighah • Dukkalah 'Abdah • Fas Bulman • Gharb-Chrarda-Béni Hssen • Ad-Darul Baidha' al-Kubra • Guelmim-Es Semara* • Laâyoune-Boujdour-Sakia El Hamra • Marrakech-Tensift-El Haouz • Meknès-Tafilalet �...

Type of discrimination based on weight The examples and perspective in this article deal primarily with the United States and do not represent a worldwide view of the subject. You may improve this article, discuss the issue on the talk page, or create a new article, as appropriate. (November 2018) (Learn how and when to remove this message) Part of a series onDiscrimination Forms Institutional Structural Statistical Taste-based Attributes Age Caste Class Dialect Disability Genetic Hair textur...

 

Irish judge Sir Maziere Brady, 1st Baronet, PC (Ire) (20 July 1796 – 13 April 1871) was an Irish judge, notable for his exceptionally long, though not particularly distinguished tenure as Lord Chancellor of Ireland.[1] Background Brady was born at his parents' house on Parliament Street, Dublin, the second son of Francis Tempest Brady of Booterstown, a manufacturer of gold and silver thread, and his wife Charlotte Hodgson, daughter of William Hodgson of Castledawson, County Londonde...