Eugène Viollet-le-Duc (27-a de januaro1814 - 17-a de septembro1879) estis francaarkitekto kaj skribisto naskita en Parizo. Li restaŭrigis grandan nombron da monumentoj, precipe mezepokaj. Interalie : la katedralo Notre Dame en Parizo, la mezepoka urbo Carcassonne, la baziliko de Vézelay, la kastelo de Pierrefonds. Dank'al tiuj renovigoj multaj monumentoj ne perdiĝis el la franca historia heredaĵo.