Esperantaj Francaj Eldonoj, france Éditions Françaises d'Espéranto (E.F.E. aŭ EFE) estis eldonejo de esperanta literaturo, gvidata de André Ribot en la franca urbeto Marmande (departemento Lot-et-Garonne, en la regiono Akvitanio, ĉe la rivero Garono). Ĝi aktivis precipe en la 1950aj kaj 1960aj jaroj kaj (re-)eldonis esperantajn klasikaĵojn por la internacia merkato, instruilojn por franclingvujo kaj esperantajn tradukojn de mondliteraturaj klasikaĵoj. Ĉi-lastaj aperis en samnoma serio "Esperantaj francaj eldonoj".
Eldonaĵoj (selekto)
1958: Ni Parolu en Esperanto - Cours de langue internationale Esperanto, (André Ribot)
1959: Le Docteur Esperanto, (1859-1917) (francigo de verko de Isaj Dratwer)
1960: Précis Grammatical d' Esperanto, (André Ribot).