Esperanta Legolibro [1] estas legolibro kompilita de Bruno kaj Elio Migliorini, kiu aperis unuafoje en 1925 ĉe Antonio Paolet en San Vito al Tagliamento, kaj estas reeldonita i.a. en 1935 (168 paĝoj) kaj 1958, tiam 255-paĝe. En la jaro 1985, Itala Instituto de Esperanto aperigis la 6-an eldonon en Verona [2].
Enhavo
La libro enhavas legaĵojn prenitaj precipe el la verkoj de bonaj esperantistaj verkistoj. La partoj estas "Tra la vivo"; "Tra la lingvo", "Tra la literaturo.
Recenzoj
|
| „ Jen legolibro, kiu konsistas plejparte el pecoj verkitaj de konataj aŭtoroj, kaj kiu estas pro tio pli alloga al la serioza studanto ol la kutima anekdotaro. Ja troviĝas anekdotoj, sed ili estas malmultaj kaj la leganto baldaŭ atingas duan parton, "Tra la lingvo", kiu enhavas ne nur artikolojn de D-ro Zamenhof, de pioniroj kiaj Cart kaj Privat, sed ĉerpaĵon el la moderna verko Retoriko de D-ro Lapenna. ” | — 1952, C.D.A. Capp., Esperanto 563(10), p.272 |
|
Bildaro
Referencoj
Eksteraj ligiloj