Ernő Gebauer

Ernő Gebauer
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1882 (1882-01-17)
en Hartberg
Morto 24-an de marto 1962 (1962-03-24) (80-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Hungara Belarta Universitato (–1905) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
grafikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ernő Gebauer [ernO gebaŭer], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Gebauer Ernő Gusztáv Antal, estis hungara pentristo, grafikisto.

Ernő Gebauer[1] naskiĝis la  17-an de januaro 1882 (nun 1882-01-17) en Hartberg (Aŭstrio-Hungario, Stirio), li mortis la 24-an de marto 1962 en Pécs.

Fresko de Ernő Gebauer (1926)

Biografio

Ernő Gebauer maturiĝis en gimnazio en Pécs en 1901, poste tuj li ekspoziciis. Li akiris pentroartistan-pedagogian diplomon en Hungara Reĝa Modela Desegna Lernejo en 1905, poste li studis en majstrolernejo de Bertalan Székely (1906-1910), dum kaj poste li studvojaĝis al Italio. Ekde 1912 ĝis sia morto li pentradis en Pécs, respektive en Baranya. Dum la 1-a mondmilito li soldatiĝis, sed li estis milita pentristo (tiam ne estis militaj fotistoj). Inter 1919-1962 li havis pentristan lernejon, foje kun Ferenc Martyn. En 1925 li partoprenis en la UK 1925, kaj la Esperantaj poŝtkartoj, kiujn li faris por tiu ĉi okazo, vojaĝis tra la tuta mondo. Krom la ĝenropentraĵoj, pejzaĝoj, grafikaĵoj, ilustraĵoj li kreis 60 murbildojn en preĝejoj kaj dek murbildojn en profanaj konstruaĵoj. Li edziĝis en 1934 kaj li ricevis 4 premiojn inter 1928-1936.

Elektitaj murpentraĵoj

Elektitaj pentraĵoj

  • A pécsi székesegyház
  • Apokalipszis lovasai (1960)
  • Férfiportré
  • Ház a kert végéből
  • Kacérkodás
  • Kint az utcán (1946)
  • Nagy tájkép
  • Pécs, Jókai tér
  • Pécs látképe a Hotel Kikelet irányából
  • Régi pécsi emlék
  • Római-part
  • Vacsora

Elektitaj ekspozicioj

  • Pécs, 1901 (debuta)
  • Pécs, 1966 (rememora)

Memorigiloj

  • memortabulo en Pécs (2012)
  • strato en Pécs

Fontoj

Referencoj