Ernfrid Cart MALMGREN (naskiĝis la 3-an de novembro 1899 en Köping, mortis la 28-an de marto 1970[1] samtempe kun sia edzino Linnea Malmgren) estis sveda instruisto kaj prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA).
Direkciano de Sveda Esperanto-Instituto (SEI) kaj fakestro de ĝiaj kursa, financa kaj statistika sekcioj de 1930. Sekretario de Sveda Esperanto-Federacio (SEF) de 1931. Sekretario de Sveda Instruista EF, 1929-1931. Prezidanto de Sveda Esperanta Turista Asocio kaj Esperanta Turista Komisiono (ETK). Organizis plurajn Esperanto-kursojn en Stokholmo kun ekster- kaj enlandaj instruistoj de 1928; oficialajn Esperanto-kursojn por svedaj instruistoj somere 1928 kaj dum 1929-1931, subvenciatajn de la registaro; prelegvojaĝojn de L. Sinha, 1929-1930, tiujn de Scherer, 1931. Efektivigis grandajn turistvojaĝojn inter Svedujo kaj Estonujo, 1929-1931, kune kun Henrik Seppik. Ĉefo-delegito de UEA, 1933. Ĝenerala sekretario por la UK en Stokholmo 1934. De lia ,Sistema Kurso de Esperanto' (kun Seppik), 1932, vendiĝis 5000 ekzempleroj dum 5 monatoj.
En 1934 li eniris la Estraron de UEA kaj okupiĝis precipe pri informado. En sia hejmo en Stokholmo li starigis Propagando-Centron, kaj dum la dua mondmilito li dissendis bultenojn pri la movado precipe en la okupitaj landoj.
Post la kunfandiĝo de Internacia Esperanto-Ligo kaj UEA en 1947 li fariĝis prezidanto. Malmgren, kiu ofte estis malsana, en 1956 rezignis kvankam reelektita en 1955. Malmgren en 1962 ricevis la titolon Honora Prezidanto.
Verkoj
- Esperanto kaj ĝia instruado en lernejoj (laŭ materialo de Somera Pedagogia Semajno en Kranjska Gora de 26a julio ĝis 1a aŭgusto 1957, red. Peter Zlatnar, antauparolo de E. Malmgren. - Jugoslavia Esperanto-Federacio, 1959. - 200 p.)
- La nuna stato de la instruado de la internacia lingvo en la lernejoj (Ivo Lapenna kunlabore kun E. Malmgren, D. Kennedy, 1963)
- Allas andra spraak Esperanto (1957)
- Amikaro adiaŭas amatan Stellan Engholm
- La Esperanto-Klubo: kial fondi ĝin, kiel fondi ĝin, kiaj estu la programoj (1933)
- Per kio ni amuzu nin? Societ- kaj dancludoj (de Jakob Rosenberg; Ernfrid Malmgren. - 1934
- Systematický kurs mezinárodního jazyka Esperanto (Henrik Seppik; Ernfrid Malmgren - en la ĉeĥan trad. Ladislav Krajc. 1938)
- Systematisk kurs i Esperanto (Henrik Seppik; Ernfrid Malmgren. - 1932)
- Esperanto keele süstemaatiline kursus (Henrik Seppik; Ernfrid Malmgren. - 1936)
- Sveda kantareto (1931)
Recenzoj
Pri Per kio ni amuzu nin?
|
| „ Kolekto de 30 ludoj por ĉambro aŭ kampo, kun listo de garantiaĵoj. Interalie ĝi enhavas multajn ludojn familiarajn por ni ĉe Kristnaskaj festoj, kvankam eble sub alia nomo; kaj estas interese scii, ke oni same ludas ilin en Svedujo.
Sekvas 26 dancludoj kaj “ĉenkantoj” : sed ili utilas nur al la scianto de la ludo kaj la melodio. Certe ĉiu grupa sekretario trovos en la libro utilajn ideojn por festkunvenoj. ” | — La Brita Esperantisto - Numero 354, Oktobro (1934) |
|
Referencoj
Eksteraj ligiloj