GYÖRGY Ernő (djoerdj) estis hungara juristo, altlerneja instruisto, fakverkisto naskita en Nadjvarado la 13-an de aprilo 1888 kaj mortinta en Budapeŝto la 14-an de oktobro 1977. Lia origina familia nomo ĝis 1905 estis Grósz [grOs].
Biografio
Ernő György maturiĝis en sia naskiĝurbo en 1906, li finis siajn studojn en la Reĝa Jura Akademio (Nagyvárad) kaj en la Scienca Universitato Ferenc József. Li iĝis advokatkanditato en Budapeŝto, de 1912 advokato en Nagyvárad, soldato dum la unua mondmilito (1914–18). De 1919 li estis advokato en Budapeŝto, de 1926 afergvidanta direktoro de la Országos Hitelvédő Egylet. Li iĝis privatprofesoro pri ekonomijuro (1946), poste li instruis en Scienca Universitato Péter Pázmány. Li estis organizinto (1948), poste la unua prezidanto de la Közületi Egyeztető Bizottság. En 1951 li estis la plejsupertribunala juĝisto, de 1952 juĝisto grupestro de Centra Distrikta Tribunalo de Budapeŝto. Inter 1953 kaj 1957 li estis jurkonsilanto. Li kandidatiĝis (1957) kaj doktoriĝis (1972) antaŭ la Hungara Scienca Akademio.
Elektitaj verkoj
- Adózás. Az egyéni cégek és a részvénytársaságok adói (kun Bodroghy József, Bp., 1921);
- Neue Wege des Insolvenzrechtes (Wien, 1930);
- A válságjog kialakulása (Bp., 1933);
- A hitel biztosítékai. Kezesség, zálogjog ingó dolgon, biztosítás, engedmény (Bp., 1942);
- A gazdaságjog szerkezeti változásai (Bp., 1948);
- Kereskedelmi társasági jog (Bp., 1969);
- A gazdasági verseny külkereskedelmi vonatkozásai (Bp., 1973);
- A gazdasági verseny jogi kérdései (Bp., 1976).
Fontoj