Durance plenkreskis en Three Hills, Alberta. Post la mezlernejo, ŝi translokiĝis kun la gepatroj (Joel kaj Gail Durance) al Vancouver. Tie ŝi malkovris sian emon al aktorado. Ŝia unuaj aktoradoj okazis en reklametoj, gastoludoj en televidaj serioj kiel Tru Calling, Stargate – Kommando SG-1 kaj Andromeda. Ŝi ludis ankaŭ epizodan rolon en hororfilmoHouse of the Dead.
Ŝia trarompo en la filma mondo okazis en 2004 per rolo de Lois Lane en la televida serio Smallville. Post tio ŝi populariĝis en Usono, iĝis kovrilpaĝa belulino en usona eldono de FHM en majo de 2006, en 2007 en Maxim. Ŝi daŭre aperis sur listo de FHM pri la plej belaj virinoj de la mondo, atingante la 14-an lokon en 2009.
Private
Ŝi geedziĝis en 2005 kun aktora kolego David Palffy, kun kiu ŝi vivas en Vancouver.