La iama episkopujo de Saint-Malo
La episkopujo de Saint-Malo aŭ diocezo de Saint-Malo estis iama diocezo de la romkatolika Eklezio en Francio .
Ĝi estis unu el la naŭ diocezoj aŭ historiaj episkopujoj de Bretonio . Ĝia teritorio estis tiu de la Lando de Saint-Malo , kiu situas precipe sur la nunaj departementoj Ille-et-Vilaine , Côtes-d'Armor kaj parto de Morbihan (regiono de Ploërmel ). Ĝia episkopejo estis en Saint-Malo , post esto en Aleth ĝis en la 11-a jc.
Historio
Kiel la episkopujo de Saint-Brieuc kaj la episkopujo de Dol , tiu de Saint-Malo kreiĝis post la dispecigo de la iama regiono de la koriozolitoj . Episkopujo estis kreita en la 9-a jc, kun sidejo en Aleth , urbo de la duoninsulo de Saint-Servan , ĉe la buŝo de rivero Rance , fronte al Saint-Malo , kiu fine akiris la episkopan sidejon en la 11-a jc.
Vidu ankaŭ
Vidu ankaŭ
- GENDRY Mickael, "L'immunité du « monastère de Saint-Méen et de l'île de Malo », à l'origine de la création de l'évêché d'Alet", raporto de "Centre de Recherche et d'Archélogie d'Alet", volumo 38-2010, p. 63-86.
Eksteraj ligiloj
La episkopujoj (diocezoj) de Bretonio La 9 malnovaj episkopujoj
La 5 nunaj diocezoj