La Ennepe estas rivereto en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kiu fluas tra la nordokcidento de la regiono Sauerland kaj la sudo de la Ruhr-regiono. Ĝi longas 42 kilometrojn kaj dum sia vojo pasas la urbegon Hagen, la urbojn Radevormwald, Ennepetal, Gevelsberg kaj la urbetojn Halver, Breckerfeld. Fine ĝi enfluas la riveron Volme.
La distrikto Ennepe-Ruhr portas la rivereton en sia nomo.
Longeco
- Kompleta longeco 42,1 km
- De la fontejo ĝis la akvobaraĵo Ennepetalsperre 9,7 km
- Longeco de la akvobaraĵo Ennepetalsperre 3,8 km
- De la akvobaraĵo ĝis la limo de la urbo Hagen 9,2 km
- Ene de la urbo Hagen 6,3 km