Endre Bartay [bartai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bartay Endre estis hungara komponisto, teatrestro. Lia persona nomo ankaŭ estis pro germana influo András, lia filo estis Ede Bartay.
Endre Bartay [1] naskiĝis la 4-an de julio 1799 en Hungara reĝlando en Széplak (nuntempa vilaĝparto de Veľké Teriakovce en Slovakio) li mortis la 4-an de oktobro 1854 en Germanio en Mainz.
Biografio
Endre Bartay estis oficisto de Pest (urbo) inter 1821 kaj 1843. Li fondis muzikan lernejon en 1929, poste li estis ties lernejestro ĝis 1834. Li estis verkinto de la unua muzika lernolibro en 1834. Inter 1843 kaj 1845 li luis la Nacian Teatron, do li estis teatrestro. En tiu periodo li multe strebis por dramaj kaj operaj spektakloj, sed tio kaŭzis financan bankroton. En la frua 1848 li translokiĝis al Hamburgo, baldaŭ al Mainz.
Elektitaj komponaĵoj
- kronada meso por Ferdinando la 1-a (Aŭstrio)
- Aurelia oder Das Weib am Konradstein – opero prezentita en 1837 en Germana Teatro (Pest)
- Csel la unua hungara komika opero prezentita en Nacia Teatro (Budapeŝto) en 1839
- Magyarok Nápolyban – opero, (1847)
- Árpádok népe – oratorio, (1848)
Liaj libroj
- Magyar Apollo (Pest, 1835)
- Művészeti vezér (I., II.) (1846/1847)
Fontoj