Emona (en bulgara Емона, en greka Εμονα) estas vilaĝo, feriejo kaj banloko en sudorienta Bulgario, situanta en la municipo Nesebar de la Provinco Burgas. La strando Irakli (Heraklo) estas 5 km el Emona. Emona kuŝas ĉe Kabo Emine. Estas ruinoj de la antikva fortikaĵo proksime.