Sur sia 27,2 km longa vojo la rojo superas altofiferencon de 429 m, kio egalas al meza akvejfunda dekliveco de 15,8 ‰. La rojo deakvigas areon de 185,850 km² trans la riveroj Nahe kaj Rejno en la Nordan Maron.
Flankriveroj
La plej grava flankrivero de la Ellerbach estas la 26,1 km longa Gräfenbach. Tiu enfluas inter Rüdesheim kaj Bad Kreuznach de la nordo en la rojon Ellerbach. La Gräfenbach havas kun 76,73 km² parton de 41 % de la akvokolekta areo de la Ellerbach. Pliaj flankriveroj de akvokolekta areo de pli ol 10 km² estas Katzenbach kaj Gebrotherbach.
Sekvas la flankriveroj de Ellerbach de la fonto al la enfluejo. Indikita estas la orografia situo de la enfluejo[2], la longeco[1], la grandeco de la akvokolektan areon[1], la alteco de la enfluejo[2] kaj la Germana Akveja Kodo[1].