Elio Donato (320-380) estis itala gramatikisto, latinisto, retorikulo, ekzegezisto, komentariisto pri Publius Terentius Afer kaj Vergilio[1]. Li estis la plej tiama influhava gramatikisto, kiel pruvas la titoloj excellentissimus gramaticus, clarissimus grammaticus kaj honoratissimus grammaticus al li atribuitaj[2]. Supozeble el afrika origino, li instruis retorikon kaj inter siaj lernantoj troviĝas Sankta Hieronimo[3] kaj Tiranio Rufino. Dum la Mezepoko, la latina gramatikisto Elio Donato, kvankam naciano, estis alte estimita, precipe de Sankta Hieronimo[4], kiu orgojle parolis pri li kiel sia instruisto.