La ĉefepiskopo de Majenco havis du rolojn: ŝtatan kaj eklezian. En la ŝtata rolo li estis princo-elektisto kaj reganto (ŝtatestro) de la elektoprinclando. En la eklezia rolo li estis la ĉefepiskopo de sia ĉefepiskopujo (ĉefdiocezo, arĥidiocezo). Tiu episkopujo havis alian teritorion ol la princlando mem.
La ĉefepiskopujo estis unu konektita teritorio kun la urbo Majenco kiel centro. Kontraste al tio, la elektoprinclando Majenco estis aro da pluraj, disaj teritorioj, interŝutitaj inter aliaj landetoj de la Sankta Romia Imperio. Inter la plej gravaj partoj de la elektoprinclando estis:
la "Malsupra princĉefepiskopujo" (germanedas Untere Erzstift): la urbo Majenco kaj ĉirkaŭa regiono
la "Supra princĉefepiskopujo" (germanedas Obere Erzstift): la urbo Aschaffenburg kaj ĉirkaŭa regiono ĉe la supro de la rivero Main [majn]
pli nord-nord-oriente la regiono "Eichsfeld" (proksimume hodiaŭ distrikto Eichsfeld)
La du orientaj eksklavoj Erfurto kaj Eichsfeld estis post Reformacio kaj Kontraŭreformacio katolikaj fortocentroj ĉirkaŭitaj de plejparte protestantaj landoj. Ĝis en la tempo de GDR kaj hodiaŭ ilia katolika prego havas gravan influon.