El amor perjudica seriamente la salud (Amo grave damaĝas la sanon) estas hispana komedia filmo de Manuel Gómez Pereira de 1996.
La titolo El amor perjudica seriamente la salud (Amo grave damaĝas la sanon) estas parodio de sintaks-simila frazo montrita en la tabakpakaĵoj (Tabako grave damaĝas la sanon).
Intrigo
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
La agado de la filmo startas en 1965. Diana (Penélope Cruz), fanino de Beatles, sopiregas por koni ilin, pro kio ŝi allogas Santi (Gabino Diego), pordisto de la hotelo en kiu tranoktas la fama rok-grupo, sed de tio rezultas amhistorio kiu pluos jardekoj. Kelkajn jarojn poste, la amparo rerenkontiĝas, kaj tiam la rolulon de Diana ludas Ana Belén kaj tiun de Santi aktoro Juanjo Puigcorbé, kiuj montras aspektojn de maturuloj, for de la adoleskaj sintenoj de la iamaj paranoj.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
Geaktoraro kaj roluloj