El Vellón estas hispana municipo de la Madrida Regiono. Ĝi havas areon de 34,14 km² kun 1720 loĝantoj (laŭ la censo de 2012) kaj denseco de 38,20 loĝantoj/km². Ĝi konsistas el du loĝlokoj: El Vellón mem kaj El Espartal, situantaj 5 km oriente, direkte al Torrelaguna. El Vellón situas ĉe la montetoj de la Norda Montaro, 43 km de Madrido.