La loĝantoj nomiĝas gordeños. La censita populacio en 2008 estis de 317 loĝantoj.
Situo
El Gordo estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la plej nordorienta pinto de la komarko aŭ distriktoCampo Arañuelo, je altitudo de 321 m. La surfaco de ties teritorio estas de 78,72 km². Por atingi la vilaĝon oni devs veturi laŭ la aŭtoŝoseo de Madrido al Lisbono aŭ inverse kaj kiam jam oni forlasas la regionon Ekstremaduro direkte al Madrido oni trovas la ŝoseon a El Gordo kiu distas de la aŭtoŝoseo nur 3 km.
Ekonomio
Tradicie ĉefa enspezofonto estis agrikulturo (lino, kotono, tabako) kaj brutobredado. Nuntempe estas ankaŭ fabriko de eksplodaĵoj kaj armiloj. Tial pro manko de alternativoj, la laboristaro devas akcepti laborpostenojn en du same polemikaj laborlokoj, nome armilfabriko kiu produktas militmaterialon kaj municion en la lastaj jardekoj ĉefe por la militoj en Ukrainio kaj fare de Israelo,[1] kaj en riĉa kampardomaro ĉe akvorezervejo Valdecañas, kiun diversaj tribunaloj deklaris kontraŭleĝa, dum la regiona registaro apogis.[2]
En 2011 estis 387 loĝantoj kaj en 2021 384, kio faras ĝin unu el malmultaj loĝlokoj de la regiono, kiu kreskiĝis kaj stabiliĝis danke al la proponoj de laborpostenoj en la armilfabriko, eksterleĝa luksa domegaro (vidu supren ĉe Ekonomio) kaj relative proksima atomcentralo de Almaraz.
Historio
En tiu nordorienta angulo de Ekstremaduro antaŭ Kastilio estis post la Reconquista limo inter la Regno de Leono kaj la Regno de Kastilio kaj domaroj kiuj loĝiĝis kaj senloĝiĝis laŭ la jarcentoj kaj la detruo de la pontoj sur la rivero Taĵo kaj la ŝanĝoj de la vojoj. Laŭ tradicioj en tiu vilaĝo loĝis loĝantaro de moriskoj kiuj profitis la scipovon de la araba por komunikiĝi kaj vivteni sin kiel transportistoj aŭ mulistoj. Ĝi apartenis al la Provinco de Ávila antaŭ la kreo de Ekstremaduro kiel administra ento. La nomo de la vilaĝo eble devenas el la familinomo Gordo tre ofta en ĝi.
Vidindaĵoj
Preĝejo de San Pedro el ŝtono kun sonorilmuro el briko. La multnombra kolonio de blanka cikonio kiu kreskis en la 1960-aj jaroj ĉefe danke al proksima akvorezervujo; estas pli da 400 cikonioj en tiom malgranda vilaĝo, do pli ol homoj.