Edukado al amaskomunikilaro kaj informado, ankaŭ amaskomunikila literatio[1] (angle: media literacy[2]) rilatas al la procezo de aliro, analizado, taksado kaj kreado de mesaĝoj en diversspecaj amaskomunikiloj. Ĝi uzas esplor-bazitan instruan modelon, kiu instigas homojn sin demandi kion ili rigardas, legas aŭ aŭskultas. Amaskomunikila literaturo celas evoluigi amaskomunikilan kulturon. Ĝi provizas homojn per iloj por:
kompreni kiel certaj strukturaj trajtoj - kiel ekzemple la financado kaj distribuado de la produktadaj rimedoj - povas influi la manieron prezenti informon.
Unesko
En 2011, Unesko publikigis dokumenton kun gvidlinioj pri kiel tiuj kompetentecoj povas esti uzataj en lernejoj[3] kaj instruista trejnado tutmonde kaj ĉiujaran semajnon pri amaskomunikila literatio[4].
Eŭropa Unio
La Eŭropa semajno pri amaskomunikila edukado estas iniciato de la Eŭropa Komisiono por antaŭenigi kapablojn kaj projektojn pri amaskomunikila edukado en la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio por certigi ke la civitanoj povu navigi la modernan novaĵpejzaĝon kaj preni informitajn decidojn. Ĝi ankaŭ helpas kontraŭstari la efikojn de misinformaj kampanjoj kaj falsaj novaĵoj disvastiĝantaj per retaj amaskomunikiloj.
Transformante la procezon de konsumado de amaskomunikilaj mesaĝoj en kritikan kaj aktivan agadon, homoj iĝas pli konsciaj pri la manipulada potencialo de la amaskomunikiloj (precipe per reklamaj kaj publikrilatoj teknikoj).
↑Lingva noto: literatio estas pli ol "legoscio" aŭ "alfabetigo": ĝi estas la kapablo identigi, kompreni, interpreti, krei, komuniki kaj komputi, uzante presitan aŭ skribitan materialon, asociitan en diversaj kuntekstoj.