Edgar, Étgar mac Maíl Choluim aŭ Eagar mac Mhaoil Chaluim, (naskiĝis ĉirkaŭ 1074, mortis la 8-an de januaro 1107), estis reĝo de Skotlando de 1097 ĝis 1107. Li estis la kvara filo de Malkolmo la 3-a (Máel Coluim mac Donnchada) kaj Margareta de Wessex (pli malfrue Sankta Margaret) sed la unua kiu estis konsiderita elektebla por la trono post la morto de sia patro.
Regado
Edgar pretendis la tronon en frua 1095, post la mortigo de sia duonfrato Dunkano la 2-a (Donnchad mac Maíl Coluim) en malfrua 1094 de Máel Petair de Mearns, subtenanto de la onklo de Edgar Donaldo la 3-a (Domnall Bán mac Donnchada).
Edgar ricevis limigitan subtenon de Vilhelmo la 2-a kiel Dunkano havis antaŭ li; tamen, la angla reĝo okupiĝis kun ribelo gvidita de Robert de Mowbray, Earl de Northumbria, kiu ŝajne havis la subtenon de Donald kaj Edmund.
En 1098, Edgar subskribis traktaton kun Magnus Barefoot, Reĝo de Norvegio, fiksanta la limon inter Skotlando kaj la norvegaj reklamacioj en la okcidento.
Edgar mortis en Edinburgo la 8-an de januaro 1107 kaj estis entombigita en la abatejo de Dunfermline. Fraŭla kaj sen filo, li agnoskis lian fraton Aleksandro kiel sia sekvanto. La volo de Edgar ankaŭ donis al David teritorio en Kumbrio (la landoj de la eksa Reĝlando de Strathclyde) kaj eble ankaŭ en sudaj partoj de Lothian. David poste estus konata kiel Princo de la Kumbrianoj.
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Edgar, King of Scotland en la angla Vikipedio.