Eŭropa likopo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eŭropa likopo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Lamiacoj Lamiaceae
Genro: likopo Lycopus
Lycopus europaeus
L. 1753
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Estas specio de plantoj el la familio Lamiacoj. La latina nomo estas Lycopus europaeus L.

Etimologio

El la greka lykos: lupo, kaj pous: piedo.

Priskribo

Herbo plurjara pro ĝia rizomo. Ĝi estas senodora kun simpla senhara tigo. La folioj estas mallarĝaj dentaj kaj paraj sen petiolo. La floroj estas etaj blankaj en akselaj glomeruloj. Ĝi kreskas en herbejoj kaj fosaĵoj en malsekaj medioj (marĉoj, bordoj de riveroj, ktp) tra Eŭropo.

Ĝia uzo

Temas pri adstringa herbo. Kadre de kuracado, tiu planto estas uzita kontraŭ febro kaj tiroida troiĝo. Alia uzo, oni uzis ĝin por tinkturi linon.

La floroj estas mieldonaj.