Dénes Orosz [dEneŝ oros], laŭ hungarlingve kutima nomordo Orosz Dénes estas hungara scenaristo, reĝisoro.
Dénes Orosz[1] naskiĝis la 20-an de januaro 1977 en Debrecen.
Biografio
Dénes Orosz maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1995, poste li akiris pedagogian diplomon en Universitato de Nyíregyháza, poste scenaristan kaj filmsciencan diplomojn en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo. Dum la studentaj jaroj li estis ankaŭ kritikisto. Post siaj studoj li estis sukcesa partoprenanto de la hungara filma vivo. Lia edzino naskis filon.
Liaj teatraj laboroj (elekto)
- Kameraman (1999) - rolanto kiel kameraisto
- Telefondoktor (2011) - reĝisoro
- Poligamy (muzikala adapto, 2013) - scenaristo
Liaj filmaj scenarlibroj (elekto)
- Igor (mallonga filmo, 2000) - ankaŭ reĝisoro, rolanto (surstrata persono)
- Kútfejek (2006) - ankaŭ reĝisoro
- Poligamy (2009) - ankaŭ reĝisoro
- Coming out (2013) - ankaŭ reĝisoro
- Seveled (2019) - ankaŭ reĝisoro
- Mintaapák (televida serio, 85 epizodoj, 2021)
Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)
- Idegenek (mallonga filmo, 2000) - ankaŭ scenaristo
- Pepe (televida serio, 10 epizodoj, 2022)
Fontoj
Referencoj