FICZAY Dénes (ficai) estis rumanuja hungara literaturhistoriisto, bibliografo. Li naskiĝis en Arad la 27-an de decembro 1921 kaj mortis samloke la 2-a de marto 1985.
Biografio
La mezlernejon Ficzay finis en sia naskiĝurbo kaj havigis diplomon pri hungara-itala lingvoj en Kluĵo. Kiel studento li estis interna kunlaboranto de Erdélyi Helikon. Komence li instruis en Kluĵo, ekde 1945 li estis licea instruisto en Arad. Li estis unu el fondintoj de la Tóth Árpád Irodalmi Társaság. Li redaktis grandegan bibliografion pri la kulturhistorio de Arad.
Verkoj
- Török Gyula levelei családjához (Bp. 1965);
- Ady, A Holnap és a Nyugat Aradon (Kv. 1967);
- Aradi krónika. Kölcsey Ferenc Egyesület, Arad, 1997;
- Válogatott írások. 2005;
Fontoj