Domašov (germane Thomasdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, kiu kreas mezan parton de municipo Bělá pod Pradědem. Vivas ĉi tie 845 loĝantoj (2021). Ĝi situas precipe laŭ flankoj de rivero Bělá; norde ĝi ligas al domaro Adolfovice, sude – direkte al Praděd – daŭrigas domaro Bělá.
Historio
Domašov estas menciata unuafoje en la jaro 1284 kiel Thomasbergk kaj ĝi verŝajne estas rezulto de koloniiga agado de vroclavaj episkopoj, kiu progresis de Frývaldov (Jeseník) kontraŭ fluo de rivero Bělá direkte al Jeseníky. Sed ĉu la lokigo de mezgranda vilaĝo (40 lanoj) vere sukcesis, ne estas certa; en 1410 ĝi estas menciata kiel dezertiĝinta kaj renovigita ĝi estis nur en duono de la 16-a jarcento (1550) jam kun plejparte segeja destino kaj iom ŝanĝita nomo Thomasdorf. Domašov en la 16-a –18-a jarcentoj tre evoluis: en la jaro 1689 estas ĉi tie registritaj honorinda nombro 67 bienuloj kaj 97 ĝardenistoj kaj dometuloj kaj Domašov tiel estis la plej granda vilaĝo de la frývaldova senjorujo de la vroclavaj episkopoj. En la jaro 1730 estis sur limoj kun Adolfovice konstruita preĝejo de sankta Tomaso kaj apud ĝi establita romkatolika paroĥo kun lernejo. Plua evoluo de la cismontara loĝigo kaj nefacila alirebleco eldevigis establo de plua lernejo (1793) kaj eklezia administrado (1796 lokalio, avancita je paroĥo 1843) en la supra parto de la municipo; iliaj falantaj lokoj firmigis distingadon inter Dolní kaj Horní Domašov (germane Nieder- und Ober-Thomasdorf).
Loĝantaro tiutempe vivtenis sin precipe per minado kaj prilaborado de ligno kaj aliaj agadoj kun granda uzo de brulmaterialo, samkiel ankaŭ per hejma tekstila produktado. Sed daŭra sinko de nombro de loĝantoj ekde la duono de la 19-a jarcento aludas ekonomian stagnon. Ekde komenco de la 20-a jarcento komencis gavi signifon turisma potencialo de la municipo.
Dum la dua mondmilito en la municipo troviĝis laboraj militkaptitejoj Rudohoří (Vietseifen) kaj Borek (Kieferbach), precipe por sovetaj militkaptitoj. En la unua el la indikitaj lokoj estis en la jaro 2003 reguligita tombejo kun tomboj de militkaptitoj kaj ankaŭ de germanoj, kiuj perdis la vivon fine de la milito.
Municipo Domašov estis en la jaro 1964 kunigita kun Adolfovice en la municipon Bělá pod Pradědem.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 2 583 |
---|
1880 | 2 747 |
---|
1890 | 2 642 |
---|
1900 | 2 365 |
---|
1910 | 2 078 |
---|
1921 | 1 864 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 2 018 |
---|
1950 | 1 100 |
---|
1961 | 1 045 |
---|
1970 | 935 |
---|
1980 | 928 |
---|
1991 | 913 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 965 |
---|
2011 | 912 |
---|
2021 | 845 |
---|
Interesaĵoj
Naturmemorindaĵoj
Fotogalerio