Dolné Otrokovce, hungare Alsóatrak [alŝOatrak] estas malgranda vilaĝeto en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Hlohovec. Dolné kaj alsó signifas: suba.
Situo
Dolné Otrokovce situas en pitoreska kaldrono laŭ traira flankovojo. Hlohovec troviĝas je 15 km-oj.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1113 en formo "Ardaric", kiel jam aparta vilaĝo en 1400 laŭ tiama hungara ortografio Also Atrak. En 1598 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsóatrak 280 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Galgóc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Dolné Otrokovce 334 homoj, (324 slovakoj).
Vidindaĵoj
Eksteraj ligiloj
Fontoj