Kastelo Dobříš situas en Ĉeĥio, Mezbohemia regiono, 15 km nordoriente de la distrikta urbo Příbram (35 000 loĝantoj), rande de la samnoma urbeto Dobříš, 50 km sude de la ĉefurbo Prago, kun alloga arbarriĉa ĉirkaŭo.
La kastelo estas seninterope alirebla por larĝa publiko inkluzive ekspoziciaĵojn.
En la kastelo eblas vidi dum unuhora vizito 11 ĉambrojn riĉe ekipitajn en stilo de rokoko kaj klasikismo, malgrandajn muzeojn pri horloĝoj kaj pri historiaj motorcikloj.
Krom la ĉeĥa la vizitoj estas ĉiĉeronataj ankaŭ en la angla kaj la germana lingvoj.