Divinas palabras (filmo)

Divinas palabras
filmo
Originala titolo Divinas palabras
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1987
Ĝenro drama filmo
Reĝisoro(j) José Luis García Sánchez
Scenaro José Luis García Sánchez
Filmita en Galegio
Loko de rakonto Galegio
Rolantoj Ana Belén • Francisco Rabal • Imanol Arias • Esperanza Roy • Aurora Bautista • Juan Echanove • Pedro Reyes • Ernesto Chao • Tito García • Francisco Merino • Cristina Castaño • Ofelia Angélica
IMDb
vdr

Divinas palabras (Diecaj vortoj) estas hispana drama filmo de 1987 reĝisorita de José Luis García Sánchez el la samnoma teatraĵo de Ramón María del Valle-Inclán.

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas ĉe la familio Gailo, tio estas, ĉe la familio de Pedro Gailo, nome loka sakristiano. Li estas edzo de Mari-Gaila kaj ambaŭ estas gepatroj de filino, nome Simoniña. La fratino de Pedro Gailo, nome Juana Reina, mortas, lasante orfo kaj senhelpa Laureaniño, hidrocefala kaj iel monstreca, kun kiu ŝi petis almozon de festo en festo por vivteni sin. Liaj familianoj nun kverelas por disponi el la filo hidrocefala kiel heredaĵo, ĉar konsideras lin valora enspezofonto, kaj ili uzas lin laŭvice de semajnoj. Tiukadre konkurencas la fratino de la mortinta, Marica, kaj Gailo. Dum Mari-Gaila plenumas rendevuon kun sia amanto, Séptimo Miau, grupo de lokanoj ebriigas la kompatindan hidrocefalulon ĝismorte, ĝuste kiam devas okazi la vicoŝanĝo de semajno al semajno. Tial ambaŭ familioj kverelas por eviti la kulpecon de la morto de la knabo kaj la ekonomiajn negativajn rezultojn. Tamen tiu tragedio estas malgravigita pro akuzoj de adolto al Mari-Gaila, kiu estas linĉita de lokanoj, dum ŝia edzo, kiel ekleziulo, nur diras latinajn religiajn vortojn, tio estas "diecaj vortoj".

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

Eksteraj ligiloj