Nalut (arabeنالوت, latinliterigo laŭ DMG Nālūt) estas distrikto de Libio, en la centra nordo de la lando. La distrikta ĉefurbo estas la samnoma urbo Nalut.
Geografio
En la tuta distrikta teritorio laŭ statistikaj informoj el la jaro 2006 vivas proksimume 93 000 loĝantoj sur areo de pli-malpli 65 000 km².
En la okcidento la distrikto limas al Tunizio. Enlande ĝi limas al la sekvaj libiaj distriktoj:
En la tuta distrikta teritorio laŭ la stato de la jaro 2003 vivis 86 801 loĝantoj sur areo de tiutempe sume 13 300 km². Kadre de la administra reformo de 2007, la sude najbara kaj kompare multe pli granda distrikto Gadames estis integrigita.