Bengazi (arabeشعبيـة بنغازي, latinliterigo laŭ DMG Banġāzī - estas distrikto de Libio. Ĝi situas en la historia regiono Cyrenaica en la nordoriento de la nuna ŝtato Libio, borde de la Mediteranea Maro. La distrikta ĉefurbo estas la samnoma urbo Bengazi.
Geografio
La distrikto situas borde de la Mediteranea Maro respektive de ties Golfo de Sirto. Malmarborde, la teritorio limas al la distriktoj:
En la tuta teritorio de la distrikto en 2003 vivis 636 992 loĝantoj. La distrikto tiam ampleksis nur areon de 800 km², kaj esence konsistis el la urbo Bengazi. Krom al la Mediteranea Maro, ĝi nur limis al la tiutempa distrikto Al Hizam Al Aĥdar. Kadre de la administra reformo de la jaro 2007, la malgranda distrikto Bengazi unuiĝis kun la ĉirkaŭa distrikto Al Hizam Al Aĥdar.