La distrikto Myszków - prononco [MIŜkuf], polepowiat myszkowski - estas distrikto en la silezia provinco de Pollando. Administra centro estas la samnoma urbo Myszków. Tradicie la teritorio apartenas al la historia regiono Malgrandpollando, ne al Silezio, kvankam la nuna provinca nomo indikas tion. Fine de 2019 en la distrikto vivis 70 880 loĝantoj.