Post gradiĝo en 1988 el la Teknika Universitato en Graz kun honoroj, li translokiĝis en Parizon en 1989 kie li fondis la studioj Dietmar Feichtinger Arkitektoj en 1994. Nuntempe, la entrepreno havas 35 dungitojn. Granda vario de konstruaĵoj estis realigitaj de la kompanio, kiel lernejoj, publikaj naĝejoj, oficejoj kaj loĝejoj.
En 1998 li venkis en la konkurenco por la konstruo de la ponto por piedirantojPasserelle Simone-de-Beauvoir super la Sejno, antaŭ la Nacia Biblioteko de Francio. Inaŭgurita de Bertrand Delanoë en la 13a de Julio 2006, la ponto havas totalan longon de 304 metroj kaj spanon de 190 metroj kaj estas la unua el la 37 Parizaj pontoj kiu portas la nomon de ina gravulo.