Dezső Kerecsényi [deĵO kereĉEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kerecsényi Dezső estis hungara literaturhistoriisto, kritikisto, profesoro, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1942).
Dezső Kerecsényi [1] naskiĝis la 19-an de junio 1898 en Szentgotthárd. Li mortis la 24-an de marto 1945 en Péterhegy (nuntempa Gornji Petrovci en Slovenio).
Biografio
Dezső Kerecsényi frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1919-1923, poste li plulernis en Sorbonne helpe de franca stipendio. Hejmenveninta li instruis en Pápa, baldaŭe en Budapeŝto. En 1941 li instruis en universitato en Budapeŝto, post 2 jaroj en universitato de Debrecen. Li okupiĝis precipe pri la hungara literaturo en la 15-a kaj 16-a jarcentoj. Li abrupte mortis pro kormalsano. Li ricevis premion "Baumgarten" en 1942.
Verkaro (elekto)
- Elvi kérdések a régi magyar irodalomban (1923)
- Kolostor és humanizmus Mohács után (1526–1550) (1936)
- Magyar olvasókönyv a prot. gimn. és leánygimn. 6. oszt. számára (1940)
- Régi magyar próza (Malnova hungara prozo), (1942)
- Kerecsényi Dezső válogatott írásai (Elektitaj verkoj de Dezső Kerecsényi), (1979)
Fontoj