Deutschlandradio

Deutschlandradio
Urbo samrangaj centraj oficejoj en Kolonjo kaj Berlino
Lando Germanio
Formato informa kaj prikultura
Zono de elsendo Germanio kaj ĉirkaŭaj eŭropaj landoj
Lanĉita la 1-an de januaro 1994
Fondinto la membraj sendostacioj de la komunumo ARD
Gvidantoj Stefan Raue (ekde sept. 2017)
Retejo dradio.de
Reta elsendo de la kanalo Deutschlandfunk jen en formato MP3 (kliku je la elŝutaĵo kun finaĵo ".m3u")
vdr
turdomo de la radiocentro en Kolonjo

Deutschlandradio (DLR, en Esperanto "Germania Radio") estas la tegmenta organizaĵo por tutnacia radioprograma elsendado en Germanio, kun du samrangaj centraj oficejoj en Kolonjo kaj Berlino. Ĝi kompletigas la radioprogramojn de la federaciaj, do regionaj radio- kaj televidelsendejoj de la komuna organizaĵo ARD. Tri tutlandaj radioprogramoj estas produktitaj: Deutschlandfunk (DLF, en la radiocentro Kolonjo), Deutschlandfunk Kultur (DLF Kultur, en la radiocentro ĉe la Hans-Rosenthal-Placo en Berlino) kaj Deutschlandfunk Nova (DLF Nova, en la radiocentro Kolonjo). Kune kun la ARD, la federacia unuiĝo de la publikaj sendostacioj de la germaniaj regionoj, kaj la ZDF, la Dua Germana Televido, Deutschlandradio formas la publikan radian kaj televidan elsendon en Germanio. Kiel plurlanda institucio, ĝi estas submetita al la suvereneco de ĉiuj federaciaj landoj de Germanio.

Eksteraj ligiloj


pluraj turdomoj de Deutsche Welle kaj Deutschlandfunk en Kolonjo, vidataj el aerbalono
radiocentro de Deutschlandradio en Berlino, Hans-Rosenthal-Placo en la urboparto Schöneberg